Viquipèdia:Comunicat 4 de juliol/eo

De la Viquipèdia, l'enciclopèdia lliure
Asturianu  · Català  · Deutsch  · Ελληνικά  · English  · Español  · Esperanto  · Eesti  · Français  · Italiano  · Lombard  · Latviešu  · Polski  · Português

Kara leganto,

La 5-an de julio 2018 la eŭropa parlamento voĉdonos ĉu ĝi daŭrigos proponitan direktivon pri aŭtorrajto kiu, se ĝi estus akceptata, signife vundus la malfermitecon de la interreto.

La direktivo anstataŭ ol ĝisdatigi la aŭtorrajtajn leĝojn en la eŭropa unio kaj progresigi la partoprenadon de ĉiuj civitanoj al la informa socio, endanĝerigas enretan liberecon kaj kreas obstaklojn por aliri la interreton, altrudante novajn barilojn, filtrilojn kaj limigojn. Se la propono estus aprobita en la nuna formo, povus esti neeble diskonigi novaĵartikolon per sociaj retejoj, aŭ trovi ĝin per serĉilo; Vikipedio mem estus minacata.

La propono jam estis firme oponita de 70 komputikistoj, interalie de la kreinto de la Tut-Tera Teksaĵo Tim Berners-Lee (fonto), 169 akademianoj (fonto), 145 organizaĵoj laborantaj en la kampo de homaj rajtoj, gazetera libereco, scienca esplorado kaj la teĥnika industrio (fonto), kaj la Fondaĵo Vikimedio, la neprofitdona organizaĵo kiu progresigas, interalie, ĉi tiun liberan enciklopedion (ĉi tie).

Tial la komunumo de la kataluna Vikipedio kaj la komunumo de la itala Vikipedio decidis obskurigi ĉiujn enciklopediajn paĝojn. Ni volas daŭrigi oferti liberan, malfermitan, kunlaboran enciklopedion kun kontrolebla enhavo. Ni alvokas ĉiujn membrojn de la eŭropa parlamento voĉdoni kontraŭ la nuna teksto, remalfermi la diskuton kaj konsideri la multajn proponojn de Vikimedio-asocioj, komencante elimini la artikolojn 11 kaj 13, kaj ankaŭ la vastigon de panorama libereco al la tuta eŭropa unio kaj la protekton de la publika domeno.

https://meta.wikimedia.org/wiki/SaveYourInternet

La uzantoj de Vikipedio